Hamas
El Vikipedio

Hamaso, originale Hamas (fervoro), akronimo de Harakat al-Muqawamah al-Islamiyyah (arabe حركة المقاومة الاسلامية, Islama Rezista Movado), estas islamisma palestina movado proksime al Islama Frateco. Ĝia celo estas krei islaman teokration sur la tereno de nuntempaj Cisjordanio, Gaza kaj Israelo. Ĝi estis fondita en 1987.
Hamas estas armita organizaĵo, luktanta por liberigo de Palestino per uzo de perforto (atakoj kontraŭ militistoj kaj civiluloj en Israelo). Ĝi respondecis pri multaj suicidaj atakoj kontraŭ ne-militaj obiektivoj kiel restoracioj kaj busoj en Israelaj urboj, dum kiuj mortis centoj da israelaj civiluloj. En Usono, Eŭropa Unio, Kanado kaj aliaj okcidentaj landoj ĝi estas rigardata kiel terorista organizo.
La 26-an de januaro 2006 ĝi venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj




/

















