Linukso
El Vikipedio

Linukso (aŭ Linux) estas kerno de operaciumo, kiu estas retroprojektado de Unikso. En ofta uzado, "Linukso" temas pri kaj tiu kerno mem kaj la ĉirkaŭa programaro, inter ili la iloj de GNU, KDE, GNOME, Xfce, OpenOffice.org, la Fenestra Sistemo X kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj, inter ili Richard Stallman kaj la projekto Debian, preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linux", kiun FSF rekomendas legi kiel "GNU kaj LInuks" en la lingvo koncernata (kaj se "/" estas maloportuna, en kelkaj lingvoj oni ankaŭ uzas "-").
Enhavo |
[redakti] Historio
Verkita en 1991 de finna komputilstudanto (Universitato de Helsinki) Linus Torvalds kiel hobio kaj disvastigita laŭ la permesilo GPL, Linukso ŝtopis la ĝistiaman truon en la libera operaciumo GNU: manko de kerno, la centra programo kiu regas ĉiun malaltnivelan operacion de komputilo (tamen la oficiala GNU-kerno estas Hurd). La versio 0.01 aperis en septembro 1991 kaj 0.02 en oktobro 1991. Tiel ekeblis, se vole, tradukiloj per nur libera programaro. Poste aliaj liberaj kernoj kaj operaciumoj ekestis, sed Linukso restas la plej uzata kaj plej fama.
[redakti] Teĥnike
Linukso akordas kun la uniks-normo Posikso, kaj plejparte rolas kiel kutima Unikso, kvankam ĝi ne devenas de la originala fonto de Bell Labs kiel la BSD-Uniksoj. Origine, ĝi estis monolita kerno, sed post la 2.0-a versio ĝi estas monolita sed etendebla per moduloj.
Nuntempe Mikrosofto konsideras Linukson la ĉefa konkuranto kontraŭ ĝia operaciumo Vindozo.
[redakti] Distribuaĵoj
La unua (historie) maniero por havi la tutan sistemon funkciantan estis havi la kodon de la programoj kaj kompili ĝin.
Sed ĉi tio povas esti granda problemo por homoj, kiuj ne povas konekti interreton, kiuj ne scias fari tion aŭ kiuj ne havas sufiĉan tempon. Por solvi tion ĉi, la plej ofta solvo estas ke iuj kolektas aron da programoj, kiujn ili opinias oportunaj, kaj ĝin vendas, disdonas per gazetoj aŭ permesas elŝuti ĝin. Tio nomatas 'distribuaĵo'.
Ekzistas multaj distribuaĵoj, vidu:
[1] Linuksaj distribuaĵoj
[redakti] Dosieraj Sistemoj
Linukso toleras multajn dosierajn sistemojn:
- minikso
- ext
- ext2
- ext3 (portopunkta)
- ext4 (portopunkta)
- ReiserFS (portopunkta)
- JFS
- XFS (portopunkta)
- FAT
- NTFS (portopunkta)
Portopunktado (ang. journaling) estas moderna maniero fari dosierajn sistemojn. Per portopunkteco oni povas eviti multajn erarojn sur la disko.
[redakti] Komunumo
Ekzistas multaj asocioj pri linukso tra la mondo. Ĝenerale, oni nomas ilin "LUG" (Linuks-Uzantoj Grupoj) (angle: Linux Users Group). La celo estas disvastigi Linukson kaj la liberajn programojn pere de renkontiĝoj, instalado de Linukso, helpo al novuloj k.t.p. Multaj asocioj ekzistas en la reto pere de regionaj asocioj (vidu la vorton LUG en via lingvo). Ekzistas projekto por fondo de asocio "LUG-Esperanto" ĉe Projekto por LUG-Esperanto.
[redakti] Tajpi Esperanton per Linukso
La klavaro-sistemo de Linukso jam (2008) de jaroj enhavas klavarojn por tajpi la ĉapelitajn literojn (kaj aliajn). En la aktualaj distribuaĵoj de Linukso kutime estas facile elekti klavarfasonon taŭgan por Esperanto. Se vi kutime uzas usonan, brazilan aŭ portugalan klavarfasonon vi jam havas la eblon elekti varianton kun la ĉapelitaj literoj. Ankaŭ disponeblas speciala esperanta klavarfasono.
Por elekti klavarfasono(j)n en Gnome, elektu menuerojn "System" (Sistemo), "Preferences" (Preferoj), kaj "Keyboard" (Klavaro). Tiam elektu la langeton "Layouts" (Fasonoj). Por aldoni fasonon elektu la plusan signon, langeton "By language" (Laŭ lingvo) kaj lingvon Esperanton. Tie elektu vian preferatan varianton.
Por elekti klavarfasono(j)n en KDE, malfermu la sistemagordilon kaj elektu je "System" (Sistemo), "Regional & Accessibility" (Regionoj & Alireblo), kaj "Keyboard layout" (Klavarfasono). Certigu ke uzo de klavarfasonoj estas enŝaltita, kaj serĉu esperantan klavarfasonon en la maldesktra flanko kaj marku ĝin.
La esperanta klavaro estas bazita sur la usona qwerty-klavaro. La literoj ŝĝĉŭĵĥ anstataŭas la signojn qwxy[]. Por tajpi tiujn signojn uzu la RAlt-klavon kun la signo, ekzemple RAlt q por q.
Por usona klavaro oni povas elekti la fasonon "USA2 (Alternative international)", anstataŭ la pli simpla fasono "USA". Per tiu klavaro oni povas tajpi multajn ĉapelitajn literojn el multaj lingvoj per mortaj klavoj. Por la literoj kun cirkumfleksoj uzu la mortan klavon ^ kaj por la literoj kun brevo uzu la mortan RAlt Shift 9 (DekstraAlt + Stir + 9) kombinaĵon. Estas iom malfacile tajpi tiun lastan: tenu je RAlt kaj Shift kaj premu je 9, tiam maltenu je Shift (por minusklo) kaj premu je u, nur tiam maltenu je RAlt.
Por brazila klavaro elektu la varianton "Brazil - Nativo for Esperanto". La literoj ĉŭĵŝĝ anstataŭas la literojn xwyçq respektive, kaj por tajpi je ĥ uzu la klavon RAlt (dekstran Alt) kun h. Simile por la portugala klavaro (Portugal Nativo for Esperanto). Ili ne uzas mortajn klavojn.
[redakti] Vindozaj programoj en Linuksaj operaciumoj
Multaj uzantoj de komputiloj alkutimiĝis al vindozaj programaroj. Vindozaj programaroj ne rekte funkcias en linuksa sistemo (kvankam oni povas diri tion ĉi ankaŭ pri programoj en Java kaj Python, kaj eĉ ŝelo, ĉar ĉiuj ili postulas ion, kio povas jam esti aŭ ne esti en la operaciuma programaro). La plej simpla solvo estas Wine, kiu estas libera, kaj la programoj Crossover Office (transigata oficejo) kaj Cedega. Tiuj programoj igas la vindozan programaron kongrua per reimplementado de la Vindoza API en Linuksajn sistemojn. Multaj programaroj povas funkcii tiel rapide kiel en Vindozo, kaj kelkfoje eĉ pli rapide. La fortaĵo de ĉi tia solvo estas, ke la programaroj ne devigas instaladegon de Vindozo, kaj tial ankaŭ ne permesilon. La malfortecoj estas, ke ĝi nuntempe ne estas 100%e kongrua sistemo.
Alia ebleco estas Win4Lin, la komerca programaro kiu konvertigas la vindozajn API-bibliotekojn tiamaniere ke ĝi funkcias sen reimplementado. Tio devigas ke Vindozo estu instalita, ne kiel operaciumo, sed kiel programaro en Linukso. Tielmaniere Vindozo funkcias fenestre kaj tra tiu fenestro funkcias ĉiuj vindozaj programaroj.
Tria alternativo estas virtuala maŝino, en kiu oni imitas tutan komputilon sub Linukso. La malfortaĵo de imitado estas, ke oni riskas malpli rapidan sistemon. Oni ankaŭ devas instali Vindozon. Vindozaj programoj, kiuj funkcias je ĉi tiu solvo, ne povas integriĝi sur la labortablo. Ekzemple oni ne povas kopii tekston el vindoza programaro al linuksa programaro aŭ inverse.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Projekto por LUG-Esperanto Asocio pri Linukso kaj Esperanto.
- Tux
- W3C, Vikipediista diskuto:Rob Hooft
- Darwin (operaciumo)
- Projekto por Malferma Katalogo
[redakti] Eksteraj ligiloj
- La Linuksa kerno (angle)
- Debiano GNU/Linukso en Esperanto
- Esperanto en Linukso
- Linux-Esperanto-HOWTO, Kelkaj helpindikoj por uzi Esperanton sub Linukso (1999)
- Slax Linuks
- Libera Programaro. (Linuksa Uzanta Grupo (LUG))
|
Linus Torvalds, iniciatinto de la Linuksa kerno |
Richard Stallman, fondinto de la projekto GNU |
skemo pri la evoluo de diversaj Uniksaj operaciumoj |




/

















