Ubuntu (linukso)
El Vikipedio

| Ubuntu | |
|---|---|
|
Ubuntu linukso
|
|
| Programisto: | Canonical Ltd / Ubuntu Fondaĵo |
| Lasta Versio: | 8.10 (Intrepid Ibex) (je la 30-a de oktobro 2008) |
| Operaciumo: | Linukso, GNU, BSD |
| Tipo: | mastruma sistemo |
| Kopirajto: | GPL, LGPL, BSDL (libera programaro) |
| TTT-ejo: | www.ubuntu.org |
Ubuntu estas linuksa distribuaĵo, kiu ofertas mastruman sistemon por personaj komputiloj. Bazita sur Debiano, Ubuntu celas uzeblecon, regulajn aktualigojn (okaziĝantaj je ĉiu duonjaro), facilan instaladon, kaj liberecon de kopirajtaj malpermesoj. Ubuntu estas subtenata de Canonical Ltd., privata entrepreno fondita de la sudafrika entreprenisto Mark Shuttleworth.
La nomo Ubuntu venas el la zuluaj kaj ksosaj lingvoj kaj signifas "Mi estas, ĉar vi estas". La devizo de Ubuntu, "Linukso por homoj", montras unu el ties ĉefcelojn: igi Linukson pli disponebla kaj facile uzebla. Pro sia facileco ĝi estas rigardata kiel la plej bona linuksa distribuaĵo por komencantoj.
La plej aktuala versio, Ubuntu 8.10 (Intrepid Ibex), estas eldonita la 30-an de oktobro 2008. Ubuntu estas havebla ankaŭ en Esperanto.
Enhavo |
[redakti] Historio kaj evoluigado
La unua eldono de Ubuntu okazis je 2004-10-20. Ĝi estis provizora forko de la projekto Debiano[1] Oni faris tion por ke nova versio aperu je ĉiu duonjaro[2], ĉar la eldonistoj taksis ke tia aperritmo estas optimuma. Ubuntu-eldonoj ĉiam enhavas la plej lastan eldonon de Gnome kaj aperas je unu monato post la apero de Gnome[3]. Malsame al antaŭaj distribuaĵoj bazitaj sur Debian, ekzemple MEPIS, Xandros, Linspire, Progeny kaj Libranet, kiuj dependis de proprietaj programaroj, kaj kromaĵoj, la politiko de Ubuntu estas pli simila al tiu de Debian kaj plejparte uzas liberajn programarojn[4].
La pakaĵoj de Ubuntu plejparte estas bazitaj sur pakaĵoj de Debian. Ili havas la saman deb-formaton kaj la samajn aplikaĵojn por instali pakaĵojn: APT kaj Synaptic.
Ubuntu estas financata de Canonical Ltd. Je 2005-07-08 Mark Shuttleworth kaj Canonical Ltd anoncis la kreon de la Ubuntu-Fondaĵo kaj provizis kiel komencan financon 10 milionojn da usonaj dolaroj. La celo de la fondaĵo estas certigi la subtenadon kaj evoluigadon de estontaj versioj de Ubuntu sed, je 2006, ĝi estis dormanta.Ŝablono:Fact Mark Shuttleworth priskribis la fondaĵon porokaza fonduso por se Canonical ĉesos funkcii[5].
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Specifaj distribuaĵoj surbaze de Ubuntu
- Kubuntu, bazita sur Ubuntu, sed uzas KDE-on anstataŭ GNOME-on.
- Xubuntu, bazita sur Ubuntu, sed uzas Xfce-on.
- Edubuntu, bazita sur Ubuntu, sed enhavas specialajn programojn por edukado.
- Ubuntu Studio, bazita sur Ubuntu, sed enhavas multajn plurmediajn programojn.
[redakti] Referencoj
- ↑ ubuntu/history "The Ubuntu Story". vizitita en 2007-10-21.
- ↑ Time Based Releases
- ↑ Releases
- ↑ ubuntu/philosophy. vizitita en 2006-04-25.
- ↑ Announcing Launch of ($10m) Ubuntu Foundation (2005-07-08). vizitita en 2007-04-21.
[redakti] Diverse
[redakti] Eksteraj ligiloj




/

















