encyclopaedia | blackberry free themes | ogloszenia nieruchomosci | angielski szczecin | kawalerka swinoujscie | kursy jezyka angielskiego | birthday gift | ogloszenia | grilling lobster tails | encyclopedia areola | flowers encyclopedia | herb dictionary encyclopedia


Search internet:



Search:


History:
  • Carl Emil Krarup [en]
  • WP:ADM [eo]
  • ITU [en]
  • Naina Devi [en]
  • Arial [eo]
  • .se [fo]
  • 95 [eo]
  • Orde van Isabella de Katholieke [nl]
  • SEAL ( [de]
  • CIA [cs]
  • DIN [en]
  • Gayo [en]
  • American Quarter Horse [en]
  • 神前結婚 [ja]
  • Main Page [zh-yue]
  • Polymath [en]
  • Alumnus [en]
  • 412 [en]
  • Itasca [eo]
  • エドヴィン・フィッシャー [ja]
  • WDWR [en]
  • Kuulma kaitsala [fiu-vro]
  • 558 [it]
  • 704 [af]
  • NSA [da]
  • Primo [eo]
  • Pd [en]
  • 393 [da]
  • 有色人種 [ja]
  • MB [en]
  • 1648 [en]
  • ハノhtml [ja]
  • スラhtml [ja]
  • 972 [eo]
  • 1748html [ja]
  • 973 [ca]
  • Grenada [en]
  • ILS [es]
  • 313 [fi]
  • 782 [eo]
  • 8E [en]
  • Wikipedia:Bienvenidos [es]
  • Pudukkottai [en]
  • 1571 [en]
  • 609 [af]
  • Chtel [ceb]
  • 596 [it]
  • Interpunkcio [eo]
  • .jp [it]
  • Choose language: | | | | | | | | | / | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | |

    Vikipedio:Administrantoj

    El Vikipedio



    (Alidirektita el WP:ADM)
    Saltu al: navigado, serĉo
    Mallongigo:
    WP:ADM

    Administrantoj estas vikipediistoj, kiuj havas „la rajton de sisopo“. La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikipedio, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

    Mi bezonas helponListo de ĉiuj administrantoj

    La komumuno ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al lal uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj vikipediistoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

    Enhavo

    [redakti] Kapabloj de administrantoj

    Administranto estas vikipediisto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:

    • Forigado de fuŝkreitaj paĝoj
    • Restarigo de misforigitaj paĝoj
    • Forbarado de IP-adresoj de vandaloj
    • Protekti certajn paĝojn (tiam nur administrantoj rajtas redakti ĝin)
    • esplori la datumbazon per SQL

    La programaro MediaWiki, sur kiu la Vikipedio funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:

    [redakti] Ŝloso de paĝo

    • La administrantoj povas rekte redakti la ĉefan paĝon kaj aliajn ŝlositajn paĝojn. La ceteraj uzantoj povas ŝanĝojn de la ĉefa paĝo proponi sur ĝia diskuta paĝo.
    • Ŝlosi kaj malŝlosi paĝojn. Paĝoj estadas ŝlosataj nur dum certaj specialaj cirkonstancoj – por pluaj informoj vidu Vikipedio:Reguloj por ŝlositaj paĝoj.

    [redakti] Forviŝado kaj renovigado de forviŝitaj paĝoj

    • La administrantoj povas forviŝi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forviŝo sur la paĝo Vikipedio:Balotado pri forviŝo. Se tie estis farita decido forviŝi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Iam estas forviŝado de paĝoj pure teĥnika afero, ekz. en la kazo, ke apartigilo malhelpas ĉe renomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis damaĝita. Aliam oni per viŝado forigas evidentan vandalismon aŭ materialo, kiu rompas la aŭtorajn rajtojn.
    • La administrantoj povas trarigardi la forviŝitajn paĝojn kaj renovigi ilin.
    • La administrantoj povas por ĉiam forviŝi bildojn. Tio estas nemaligebla ŝanĝo. Se iu bildo estas forviŝita, ĝi estas forviŝita por ĉiam.

    Noto: Por tio ne ekzistas vera kialo; la neeblo renovigi la forviŝitajn bildojn estas simple unu el la ecoj de la aktuala versio de MediaWiki.

    [redakti] Revenigado de ŝanĝoj

    • La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de diferencoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la hiper-ligo en jena formato: „malfari ĉiujn redaktojn de la uzanto“. Per klikado al tiu ĉi ligo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris certa uzanto, dum tia ĉi ŝanĝo estas signita kiel „malgranda redakto“ („e“) kun la resumo, kiu tekstas: „Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono.“

    [redakti] Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj

    • La administrantoj povas el la paĝo Lastaj ŝanĝoj kaŝadi vandalismon. Por tio sufiĉas nur aldoni al la URL por aliro al la Uzanta listo de kontribuoj jenan kodon: &bot=1. Ekz.: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala:Contributions&target=Vandal&bot=1 . Se oni sur tiu ĉi paĝo alklakas al la ligo por revenigi la ŝanĝojn, estos kaj la origina redakto, kaj la redakto renoviganta la novan staton kaŝita en le implicita bildigado de listo de lastaj ŝanĝoj (kaj estas signita per atributo robot). La ŝanĝoj ne estas kaŝitaj el la listo de kontribuoj, de paĝo-historioj, aŭ de listo de obserataj paĝoj, nur ili implicite ne montriĝas. Por ke ili montriĝu, necesas alklaki la ligon „montru robotojn“. Celo de tiu ĉi funkcio estas limigi malhelpadon fare de vandalo. Tiu ĉi eco devas ne esti misuzata dum revenigado de normala redakto. Ĝi estas uzebla nur por simplaj kazoj de evidenta vandalismo.

    [redakti] Blokado kaj malblokado de uzantoj

    La admimistrantoj povas:

    • bloki IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
    • malbloki la blokitajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn
    Vidu al Speciala:Ipblocklist por la listo de blokitaj uzantoj kaj vidu al Libro de blokigo por registroj de antaŭaj blokigoj.

    [redakti] Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj

    • La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzanta intefaco de redaktado de paĝoj en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj tiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.
    • En tiu ĉi nom-spaco ekzistas ankaŭ la paĝo MediaWiki:Monobook.css, per kies redakto povas la administrantoj ŝanĝi la CSS-stilon, kiu estas uzata en la Vikipedio. Krome ekzistas MediaWiki:Monobook.js.

    [redakti] SQL-demandoj

    • Se tio estas en la sistema konfiguro permesite, povas la administrantoj fari rektajn SQL-demandojn (nur legeblajn) alla datumbazo. Tiu ĉi eco estas kutime malpermesita pro komput-povaj kialoj.

    [redakti] La ceteraj niveloj de aliroj

    Krom la aliro „administranto“ ekzistas en la softvaro MediaWiki kelkaj aliaj niveloj de aliro – ĉi tie vicigite laŭ la kreskanta kvanto da povoj; la administrantoj apartenas tuj post la registritaj uzantoj:

    [redakti] Registritaj uzantoj

    Normalaj uzantoj (inkluzive de la vizitantoj, kiuj ne registriĝis) povas fari plimulton da agoj, inkluzive de tiuj la plej gravaj, nome redakti la artikolojn kaj helpi kun bontenado de la Vikipedio.

    Sed nur la registritaj uzantoj povas alŝuti datumarojn kaj renomi la paĝojn. Por registriĝi vidu Speciala:Userlogin.

    [redakti] Burokratoj

    Burokratoj estas administrantoj kun specialaj rajtoj, burokratoj povas ŝanĝi la ceterajn uzantojn al la stato de administrantoj (sed ne depreni la staton de administranto). Atribuado de la rajto estas registrate en la Libro de la administrantoj kun specialaj rajtoj. Burokratoj ankaŭ povas, je postulo de ajna uzanto, ŝanĝi ties uzantan nomon.

    [redakti] Stevardoj

    La uzantoj kun la rajtoj de Stevardo povas laŭ interkonsento ŝanĝi uzantajn rajtojn de ajna uzanta en ajna projekto de la fondaĵo Wikimedia. Tio ebligas atribui kaj depreni administrantajn rajtojn kaj signi uzantojn per la atribuo „robot“. Ilia agado estas registrata sur meta:Special:Log/rights. Postuloj pri ilia helpo apartenas la la paĝo meta:Requests for permissions. Stevardoj kutime ne faras la agadojn, kiujn povas fari la loka administranto kun specialaj rajtoj (burokrato).

    [redakti] Evoluigantoj

    La plej alta nivelo de aliro (fakte tio estas la tuta grupo de alir-niveloj, la diferencoj por normala uzanto ne estas videblaj) estas evoluiganto. La evoluigantoj povas fari rektajn ŝanĝojn en la softvaro kaj la datumbazo de Wikipedia (la tuta multlingva Vikipedio, do inkluzive de la Esperanta Vikipedio). Evoluigantoj kutime ne faras la plimulton de kutimaj administrantaj funkcioj. Evoluigantojn eblas kontakti pere de e-poŝta konferenco Wikitech-L aŭ ĉe IRC-kanalo #mediawiki. Por la listo de evoluigantoj kaj por aliaj informoj vidu meta:Developer (en la angla lingvo).

    [redakti] Reguloj pri administrantigo kaj maladministrantigo

    plibonigeblaj reguloj laŭ proponoj el la diskutpaĝo

    [redakti] Administrantigo

    Se vi volas kandidatiĝi, menciu vian nomon sur la koncerna paĝo. Se post du semajnoj, la kvanto de voĉoj por via kandidatiĝo estas almenaŭ la duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, vi estos administrantigita de burokrato.

    [redakti] Maladministrantigo

    Maladministantigi uzulon povas stevardo laŭ peto de la esperanta vikipedia komunumo en jenaj kazoj :

    • 1) Se iu administranto mem deziras eksoficiĝi, tion li rajtas fari sen baloto. Li nur menciu tion sur tiu ĉi diskutpaĝo. Lia maladministrantigo okazos du semajnojn post la anonco, kondiĉe ke li ne malkonfirmis la anoncon dum tiu periodo.
    • 2) Se administranto plurfoje misuzas siajn rajtojn, iu ajn vikipediisto rajtu proponi lian maladministrantigon. La plendanto iniciatu baloton sur la koncerna paĝo kaj prezentu klarajn argumentojn. Li cetere kaj devige anoncu la baloton en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita administranto. Post du semajnoj, la administranto estu eksigita se estas pli ol 50% da malfavoraj voĉdonoj.
    • 3)Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton.

    [redakti] Nunaj administrantoj

    La nuntempaj administrantoj ĉe la Esperantlingva Vikipedio estas:

    Uzulnomo Antaŭnomo Nomo Rajtoj Lasta administra ago
    1 Alaŭdo Aleksander Galkin Burokrato
    2 Thomas GUIBAL Thomas Guibal
    3 Arno LAGRANGE Arno Lagrange Burokrato
    4 Marcos Marcos Cramer
    5 Narvalo
    6 Siebrand Siebrand Mazeland Roboto
    7 SistMesEspigRoboto Roboto 30/12/2006
    8 Chuck SMITH Chuck Smith 2003
    9 Tlustulimu René Philipp
    10 Brion VIBBER Brion Vibber 10/09/2007
    11 DidiWeidmann Dietrich Michael Weidmann
    12 לערי ריינהארט Reinhardt Wiewe 01/02/2008
    13 Yekrats Scott Starkey
    Klarigoj Nombro
    Burokrato 2
    Aktiva administranto 6
    Administranto funkciiganta roboton 2
    Neaktiva administranto (en 2008) 4
    Sumo 13

    En la tabelo estas evidentigitaj burokratoj, administrantoj funkciigantoj robotojn, aktivaj kaj malaktivaj administrantoj. La malaktivaj administrantoj redaktis malpli ol dekfoje en la Vikipedio kaj eluzis siajn administrajn rajtojn apenaŭ kelkfoje en la 12 lastaj monatoj.

    Por kandidatiĝi bonvolu rigardi la koncernan paĝon.

    [redakti] Vidu ankaŭ

    Change language: All | ا?ؚعب?؊ | Bahasa Indonesia | ??Нга?ски | Català | Cebuano | ?esky | Dansk | Deutsch | Eesti | English | Espaùol | Esperanto | Français | ע?ר?ת | Hrvatski | Italiano | ??꾭? | Lietuvių | Magyar | Nederlands | ??? | Norsk (bokmül) | Polski | Português | РусскиК | Română | Sloven?ina | Slovenť?ina | Х?пски / Srpski | Suomi | Svenska | త?లแ?แ | Tßrkçe | Ук?а?нс?ка | 中??

    Encyclopedia Reference
    Wikipedia jest zarejestrowanym znakiem towarowym Wikimedia Foundation
    Wszystkie materiały pochodzą z Wikipedii, obięte są licencją GNU Free Documentation License

    nieruchomości katowice | mieszkania bydgoszcz | Doradca Podatkowy | Kredyty refinansowe | Box

    statystyka

    bet    at home